Чтение онлайн

ЖАНРЫ

Учебник языка эсперанто
Шрифт:

Предлоги cxirkaux (в значении <приблизительно>) и po, относясь к числительному, играют роль наречий, а потому не влияют на падеж существительного, перед которым стоит числительное: Mi pagis cxirkaux dek rublojn. Oni donis al cxiu po du krajonojn.

12-2. Союзы: ju (mal)pli ... des (mal)pli <чем больше/меньше ... тем больше/меньше>: Ju pli mi lernas, des pli mi vidas, ke mi devas ankoraux lerni.

12-3. Частицы: ja <ведь>, <же>; jen ... jen <то ... то>.

12-4. Числительное ambaux <оба> не изменяется по числам и падежам: Rigardu per ambaux okuloj! <Смотри в оба (глаза)!>

12-5. Наречие jxus <сейчас>, <только что>: Mi jxus venis.

12-6.

Безличные глаголы употребляются без подлежащего. Ими обозначаются явления природы: pluvas (нельзя сказать *gxi pluvas или *oni pluvas), negxas, sunas, matenigxas, estas varmege, и выражаются различные отношения к происходящему: okazas ke, povas esti ke, sxajnas, estas eble (eblas), estas grave (gravas), estas necese (necesas), estas utile (utilas), estas certe ke, estas bone, estas versxajne; Okazas, ke prisilenti estas pli bone, ol diri; Kiu mem amas neniun, tiun, sxajnas al mi, ankaux neniu amas (Demokrito); Ne eblas cxiam esti heroo, sed cxiam eblas resti homo (J. W. Goethe/GjOte); Ne necesas nigrigi la nigran, gxi jam estas nigra (S. Burin).

Словообразование

12-7. Суффикс -ing- образует существительные, обозначающие предмет, в который что-либо вставлено концом: plumingo <ручка>, piedingo <стремя>.

12-8. Суффикс -cxj- образует уменьшительные мужские имена: Viktoro - Vicxjo, Mikaelo - Micxjo, Boriso - Bocxjo.

Суффикс -nj- образует уменьшительные женские имена: Faina Fanjo, Lidia - Lidinjo, Larisa - Larinjo.

При добавлении этих суффиксов слово отсекается в удобном для произношения месте. Иногда они употребляются в словах, обозначающих близких родственников и дорогих людей: pacxjo <папа>, panjo <мама>, avinjo <бабушка>, filinjo <доченька>, karulinjo <дорогая>, <милая>; Flanken, fracxjo! <Посторонись, братец!>

Словоупотребление

12-9. Чтобы избежать повторения одного и того же существительного, его можно заменить местоимением tiu: La frauxlino kun la bluaj okuloj estas bela, sed tiu (= la frauxlino) kun la brunaj (okuloj) placxas al mi pli (multe).

12-10. Для логического выделения подлежащего или дополнения используются:

а) особая конструкция, в которой группа подлежащего или дополнения помещается между словами estas и kiu(j) и которая ставится в начале предложения; выделяемое слово употребляется в именительном падеже, а его предлог или окончание -n присоединяется к слову kiu: Petro kaj Pauxlo enmanigis al Maria rugxajn rozojn - Estas Petro kaj Pauxlo, kiuj enmanigis al Maria rugxajn rozojn; Estas Maria, al kiu Petro kaj Pauxlo enmanigis rugxajn rozojn; Estas rugxaj rozoj, kiujn Petro kaj Pauxlo enmanigis al Maria; Estas mi, kiu devas danki vin <Это я (именно я, я сам) должен благодарить вас>;

б) слова nome и gxuste в значении <именно> (Nome mi devas danki vin; Gxuste al vi mi parolas);

в) изменение порядка слов (Vin devas danki mi);

г) логическая интонация (_Mi_ devas danki vin).

Текст

Nova magazeno

– Mi gxojas revidi vin, Ninjo! Kien vi direktas vin?

– Mi legis en la hierauxa vespera jxurnalo, ke oni jxus malfermis novan universalan magazenon. Mi volus rigardi gxin.

– Kie gxi estas?

– Tute proksime: apud la sekva trolebusa haltejo, antaux la sportpalaco. Cxu vi ne kontrauxas, se mi invitos vin tien?

– Al mi estas egale, cxar nun mi nenien rapidas. Bone, ni kuniru! Des pli, ke mi bezonas acxeti kelkajn ajxetojn.

– Ni komencu de cxi tie! Mi volus vidi vintrajn kaj printempajn paltojn. Jen tre bela palto, kiel cxe mia najbarino. Kia bedauxro, ke gxi estas iom tro helkolora!

– Mi dume acxetos dikajn kajerojn kaj cxirkaux dek krajonojn. Frauxlino, kiom kostas la kajeroj?

– Ili kostas po dek rublojn. Bonvolu pagi en la kason. Cxu vi volus preni globkrajonon aux plumingon?

– Mi prenos ambaux. Kaj anstataux la kajeroj kun la flavaj kovriloj, bonvolu doni al mi tiujn kun la grizaj kovriloj. Estas la griza koloro, kiu precipe placxas al mi.

– Andrecxjo! Atendu iomete, ne kuru! Kien vi malaperis?

– Mi perdis vin. Kie do vi estis?

– Supre. Mi jam trarigardis la tutan etagxon kaj konas gxin de "a" gxis "zo". Cxu vi cxion acxetis?

– Jes, cxio estas en ordo. Mi vidis lauxmodajn linajn cxemizojn kaj brunajn hungariajn kostumojn, sed mi ne kunhavas tiom da mono. Lauxeble, mi acxetos alifoje. Tamen tion mi faros nek hodiaux, nek morgaux. Cxu vi elektis ion?

– Mi acxetis malhelajn sxuojn. Ju pli mi rigardas ilin, des pli ili placxas al mi.

– Vere, tre praktika kaj nemultekosta acxetajxo! Ili estas bonaj por pluva vetero. Rigardu, mi neatendite trovis por mia fratinjo belegan ilustritan libron kun fabeloj pri bestoj. Ja fabeloj estas sxia plej sxatata legajxo.

– Mi sercxadis someran robon, rigardis jen unu, jen alian, tamen mi neniel povas trovi ian laux mia gusto. Nenio farebla!

– Mi vidis multe da bonaj ajxoj. En la apudaj fakoj estas elektroraziloj "Agidel", fotoaparatoj "Zenit", porteblaj televidiloj, malpezaj dormosakoj. Mi vidis ankaux germanian tajpilon "Erika" kun supersignoj: gxi tauxgas por tajpi en Esperanto. Necesas pripensi, kion acxeti pli frue.

– Malgraux tio, ke ni estas cxi tie nur horon, mi jam lacigxis.

– Do ni iru! Interalie, en cxi magazeno estas bonega priservado.

– Kion vi faros hodiaux plue?

– Mi tuj iros al la ekspozicio de pentrajxoj kaj desegnajxoj kaj vespere mi televidos gimnastikan konkurson, poste auxskultos muzikon. Sed vi?

– Mi havas bileton por la spektaklo "Kiso de Cxanita".

– Kial ni ne vizitu morgaux Nikolaon? Lauxdire, li ekmalsanis.

– Memkompreneble, ni iru! Samtempe mi redonos al li librojn, kiujn mi prunteprenis de li por legado: "Tutmonda sonoro", "Cxu li venis trakosme?", "La monto". Krome mi volus peti de li aliajn librojn: "Kiel akvo de l' rivero", "Metropoliteno" kaj "Koloroj". Do bonvolu telefoni al mi en laborejon, kaj ni decidu pri la tempo.

– Cxion bonan!

– Same al vi!

Задания

12.1.

Что означают следующие слова?

legejo sxuisto kasisto gimnastikisto malantauxa cxiudimancxa dekomence eksterkonkursa lauxplane plifortigi transiri travintri gelernantoj memlerninto elektonta elektota bezonata sunbrunigita diablajxo ekpluvis pluveti redaktorino litkovrilo plenumigxi ambauxflanka alpagi repagi neelparolebla anstatauxigebla submeti surmeti altulacxo aneco arigxi superakvego elektema pentrinda cigaredingo cigaredujo nerazita forrazi enujigi interkisi jxusa perlabori senlaca senigxi fakulo fotokonkurso auxtoturismo pohora pago kromgusto lauxforta

12.2. Переведите сочетания:

Plena ilustrita vortaro de Esperanto legi anstataux labori laux lia deziro laux mia vidpunkto laux sxia promeso karaktero laux vetero malgraux la alta kosto acxeti po kvar krajonojn skribi leteron post letero inter du militoj atendi gxis la printempo veturi sen bileto telefoni antaux ol veni amo de infanoj al legado cxe la angulo de la strato el kio gxi estas farita? batali por la patrujo en vintro je kvin kilometroj pli malproksime paroli cxirkaux unu horon sub la suno ekster kontrolo super la enirejo dank' al ilia sperto pasi preter la haltejo mi volas nenion krom tio laca pro laboro halti por iom ripozi vesto kontraux pluvo transdoni pere de najbaro ekde la elektigxo bezono de la homaro pri komuna lingvo okaze de la cxampionigxo enamigxi al bela frauxlino

Поделиться с друзьями: